Arrúbal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arrúbal
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 582  (2023) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 2° 15′ U (mapo)42.435277777778-2.2511111111111Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arrúbal (Provinco Rioĥo)
Arrúbal (Provinco Rioĥo)
DEC
Arrúbal
Arrúbal
Situo de Arrúbal
Arrúbal (Hispanio)
Arrúbal (Hispanio)
DEC
Arrúbal
Arrúbal
Situo de Arrúbal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arrúbal [+]
vdr

Arrúbal [aRUbal] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies okcidento estas Arrúbal. Proksime de la rivero Ebro, tiu loĝloko havas gravan ekonomion, ĉar en ĝia municipa teritorio estas parto de la industria zono El Sequero kaj la termoelektra centralo de Arrúbal.

La municipa teritorio de Arrúbal, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je ĉirkaŭ 20 km de la rioĥa ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtoŝoseo AP-68 kaj nacia ŝoseo N-232. Laŭ tiuj, ĝi estas inter Agoncillo okcidente kaj Alcanadre oriente, ĉiam paralele al la fluejo de la rivero Ebro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Termoelektra centralo de Arrúbal.

La plej frua mencio pri Arrúbal aperis en la 11-a jarcento. Sanĉo Fortúnez, en 1056, donis Agoncillo kaj ĝian domaron Castellu Rubio (Arrubal) al la Monaĥejo de San Juan de la Peña. En 1121 ĝi akiris sian unuan foruon, en kiu aperis Ortí Ortiz kiel posedanto.

La episkopo de Calahorra atribuis al meso de ĝia preĝejo unu trionon de la dekonaĵoj de Haluvar en 1200. En 1378 post la surtronigo de Henriko de Trastámara kiel reĝo de Kastilio, ĝi ekformis parton de la Senjorlando de Kameroj kies senjoro estis Juan Ramírez de Arellano.

En 1812 kadre de la Milito de Hispana Sendependigo, Arrúbal estis unu de la municipoj kiuj ĉeestis en la Konvencio de Santa Coloma, reprezentata de la lokano José Reboiro kiu reprezentis ankaŭ la najbarab Agoncillo-n.[1]

La lokanoj aĉetis la lokon al la tiama posedanto, nome la markizo de Santillana, en 1942 kaj post dek jaroj, en 1952, ili atingis sian separiĝon disde la municipo de Agoncillo, al kiu Arrúbal estis aligita en 1897.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Arrúbal tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni stabiliĝis en nunaj 500 loĝantoj.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj industrio. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.

Vizitindaĵo estas la preĝejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Comisionados en la Junta de Santa Coloma - bermemar». www.bermemar.com. Konsultita la 26an de Januaro 2020.