Arnold Bode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Bode
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1900 (1900-12-23)
en Kaselo
Morto 3-an de oktobro 1977 (1977-10-03) (76-jaraĝa)
en Kaselo
Tombo Hauptfriedhof Kassel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano E. R. Nele
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • arkitektoinstruisto • ekspozicia kuratoro • dezajnisto • kuratoro
vdr

Arnold Bode (naskiĝis la 23-an de decembro 1900 en Kaselo; mortis la 3-an de oktobro 1977 samloke) estis germana pentristo, desegnisto, spaca artisto, kuratoro, universitata instruisto kaj artinstruisto.

Bode estas la fondinto de la internacia ekspozicio documenta de nuntempa arto en Kaselo. Tiu ekpozcio okazas ekde 1955 komence ĉiujn 4 aŭ 5 jarojn, ekde 1972 kontinue ĉiujn 5 jarojn, ĉiam dum 100 tagoj. Ĉiuuj eventoj havis pli ol 100 000 spektantojn - la ekspozicio de 2012 estis vidita de 904 992 vizitantoj, kaj tiu de 2017, kiu escepte okazis en du urboj, de 891 500 spektantoj en Kaselo kaj 339 000 en Ateno.