Armand Peugeot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armand Peugeot
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1849 (1849-06-18)
en Valentigney
Morto 4-an de februaro 1915 (1915-02-04) (65-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lernejo Centra de Parizo
Okupo
Okupo entreprenisto • aŭtosportisto
vdr

Armand PEUGEOT (laŭ franca prononco: [pøʒo]; 26a de marto 1849 – 2a de januaro 1915)[1] estis industriisto en Francio, pioniro de la aŭtomobila industrio kaj la homo kiu transformis Peugeot en fabrikanto de bicikloj kaj, poste, de aŭtomobiloj. Li estis akceptita en la usona muzeo Automotive Hall of Fame en 1999.

El 1865, Armand kaj lia bokuzo Eugène engaĝiĝis en la funkciigo de la kompanio, tiam nomata Peugeot Frères Aînés. Ili faris ĝin fabrikanto de bicikloj en 1882, kaj montris vapor-energian triciklon en la Monda Foiro de 1889 de Parizo. Ili kreis sian unuan aŭton en sia ateliero en orienta Francio.

Ĉirkaŭ 1892, la kompaninomo estis Les Fils de Peugeot Frères, kaj ili ekfabrikis aŭtojn kun motoroj Daimler. Armand volis pliigi la produktadon, sed Eugène ne volis riskigi la kompanion al la necesa investado. Tiele, en la 2a de aprilo 1896, Armand fondis sian propran kompanion, nome Société Anonyme des Automobiles Peugeot. Li konstruis fabrikon en Audincourt, dediĉita al la fabrikado de aŭtoj kun interna eksplodmotoro.

En februaro 1910, ne havante masklan heredonton, li akceptis kunigi sian kompanion kun tiu de Eugène. Kiam li forlasis la administradon de la kompanio en 1913, Peugeot estis la plej granda aŭtofabrikanto en Francio, kaj produktis 10,000 aŭtojn jare.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Armand Peugeot (1849-1915) http://data.bnf.fr/15147263/armand_peugeot/] Alirita la 31an de marto 2019.