Argañín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argañín
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49251
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 6° 13′ U (mapo)41.439722222222-6.21 [+]
Alto 738 m [+]
Areo 12,64 km² (1 264 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Argañín (Provinco Zamoro)
Argañín (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Argañín
Argañín (Hispanio)
Argañín (Hispanio)
DEC
Situo de Argañín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argañín [+]
vdr

Argañín estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Argañín estas devena etimologie el araba radiko plej verŝajne rilata al preĝejo. Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Argañín en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Badilla, Torregamones, Gamones, Cozcurrita, Monumenta, Fariza, Tudera kaj Villamor de la Ladre.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]