Arcenillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcenillas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49151
Demografio
Loĝantaro 448  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 5° 41′ U (mapo)41.4559842-5.6857133 [+]
Alto 697 m [+]
Areo 12,08 km² (1 208 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arcenillas (Provinco Zamoro)
Arcenillas (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Arcenillas
Arcenillas (Hispanio)
Arcenillas (Hispanio)
DEC
Situo de Arcenillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcenillas [+]
vdr

Arcenillas [arzeNIljas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Arcenillas estas tradukebla etimologie al Anzinetoj.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 429 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed poste rekuperis 200 pro la proksimeco al la ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas nur 8 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Villaralbo, Morales del Vino, Moraleja del Vino, Pontejos del Vino kaj Casaseca de las Chanas.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. En la preĝejo estas dek kvar famaj pentraĵoj de Fernando Gallego el fino de la 15-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]