Arĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arĉoj
Arĉoj
Arĉoj
Aŭtoro Geraldo Mattos
Eldonjaro 1967
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 144
vdr

Arĉoj estas 144-paĝa sonetaro verkita de Geraldo Mattos, kaj eldonita fare de Stafeto en la jaro 1967.

La aŭtoro de la libro eluzas verŝajne ĉiujn variantojn kaj eblecojn de la klasika sonetformo. Du el la 109 sonetoj estas en la pra-Esperanto de 1881.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La brazilano Geraldo Mattos, aŭtoro, interalie, de “Ivan VI” kaj "La nigra Spartako”, estas bone konata en la mondo esperantista. Ankoraŭ juna — li naskiĝis en 1931— Mattos majstre manipulas la lingvon, kaj en Arĉoj lia poezia lingvo tintas per delikataj kunsonoroj kaj kadencoj. Faru la provon deklami iun ajn el la 109 sonetoj de la libro, aŭ aŭskultu ĝian deklamon, kaj vi plene konstatos, ke ĝi sonas kun la plej belaj harmonioj de nia Esperanto.

Mattos, nekontesteble, majstras la formon. Sed en la brilan, pompan veston de la versoj, li ne ĉiam sukcesas enfermi la spiriton de la pura poezio. Ne malmultaj sonetoj de la unua parto: Mia ĝardeno, Patrino, Ebriiĝinta, Fiŝisto, Filo, Misteroj... reeĥas ian supraĵan sentimentalecon kaj gurdosonan patoson. Jen parto de Patrino:

Tre frue mi vin perdis, ho patrino,
kaj, sen la varmo jam de via sino,
la tuta mia brusto froste fridas...

Sed ofte, meze al tempesta horo,
mi sentas, per kareso ĉe la koro,
ke via mano min refoje gvidas!

Oni sentas, de tempo al tempo, la mankon de la subtilaj, nedifineblaj tuŝoj, kiuj kvazaŭ sorĉ-arte levas la versojn al la pinto de la vera poezio. En la dua parto de Arĉoj, Mattos ŝanĝas abrupte sian inspiron. De la diafanaj temoj de la unua parto, la brazila poeto pasas al sonetoj same belaj en la formo kaj en la lingvo, sed tiel nesondeblaj, kun tiel strangaj asocioj de esprimoj kaj ideoj, ke ni glitas en mondon inkuban, kie jam ne plu regas raciaj leĝoj nek normalaj perspektivoj. Inter la unua parto de Arĉoj, kies temoj kaj pritrakto ŝajnas veni de la pasinta jarcento, kaj la dua parto, kies sonetoj vekas, ne sentojn, sed apenaŭ fugajn impresojn abstraktajn, oni volus alian mezan parton, kiu estus kunfandiĝo, interinfluo de ambaŭ manieroj. Eble la rezulto donus al Arĉoj la agordojn, kiuj ŝajnas manki al la libro. Sed ne konkludu, ke la sonetaro estas neglektinda. Kontraŭe. En Geraldo Mattos ekzistas la promeso, jam preskaŭ matura, de elstara poeto. Se la plej rava pejzaĝo ordinare vidiĝas de montopinto, ankaŭ Ia perspektivoj rigardataj de iom pli m alalte estas belegaj... kaj Arĉoj staras ne malproksime de la supro.

Kiel diras Waringhien en la antaŭparolo de la libro: “Jen volumeto, kiun la veraj amatoroj flegos... Mattos iras la vojon al la profundeco de la sento en la perfekteco de la formo." 
— F. de Diego. Boletín n176 (nov 1969)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]