Antal Almási

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Almási
Persona informo
Naskonomo Apfel Antal
Naskiĝo la  14-an de novembro 1873(nun 1873-11-14)
en Hungario Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de decembro 1941
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juĝisto
vdr

Antal Almási [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Antal estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Apfel ĝis 1883.

Antal Apfel[1] naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Hlohovec en Slovakio), li mortis la 15-an de decembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Almási devenis el juda familio. Li akiris advokatan-juĝistan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, sed li studis ankaŭ en universitatoj de a Berlino, Kilo, Lepsiko, Heidelberg kaj Strasburgo. Li estis subnotario en Újpest (1899-1901), subjuĝisto en Budapeŝto (1902-1908), juĝisto (1908-1917), ĉefjuĝisto (1917-1927), pli poste ĉefjuĝisto en la supera juĝejo. Intertempe li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Ferenc József (1910–1918), en Scienca Universitato Ferenc József en Szeged (1926-1940), ekde 1927 en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li verkis valorajn jurajn librojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ellenjogok (artikolo, 1900)
  • A tilos cselekmény a magánjogban (libro, 1907)
  • A dologi forgalom (studo, 1910)
  • A háború hatása a magánjogra (1917)
  • Ungarisches Privatrecht (1922–1923)
  • A kötelmi jog kézikönyve (manlibro, 1926)
  • A dologi jog kézikönyve 1-2 (manlibro 1928-1932)
  • Családi jog I–IV. (kunaŭtoro, 1938–1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.