Antal Áldásy
Antal Áldásy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Áldássy Antal János |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1869 en Peŝto |
Morto | 14-an de julio 1932 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | historiisto • heraldist |
Antal ÁLDÁSY [AldAŝi], hungare Áldásy Antal (tre malofte Áldássy Antal) estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.
Antal Áldásy naskiĝis la 25-an de septembro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 14-an de julio 1932 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Antal Áldásy post lernado-studado en Vieno eklaboris en Hungara Nacia Muzeo inter 1894-1912. Poste ĝis 1932 li instruis en universitato de Budapeŝto. Inter 1902-1924 li redaktis fakrevuon Turul. Li okupiĝis precipe pri la sinodoj en la 15-a jarcento kaj pri la heraldiko.
Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]
- Anabaptisták a XVI. és XVII. században Magyarországon 1894
- Az 1707-iki ónodi országgyűlés története (historio de parlamento okazinta en 1707 en Ónod) 1895
- Pázmány Péter élete (Vivo de Péter Pázmány) 1898
- Címertan (Heraldiko) 1923 - lia ĉefverko
- diversaj artikoloj