Antaŭa vokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trapezo de la vokaloj (skemo)

Antaŭa vokalo estas klaso de vokalaj sonoj uzataj en pluraj parolataj lingvoj. Ĝia difina karakterizaĵo estas ke la plej alta punkto de la lango estas poziciigita kiel eble plej antaŭen en la buŝo sen kreado de konstrikto kiu alie farus ĝin konsonanto. Antaŭaj vokaloj foje estas ankaŭ nomitaj helaj vokaloj ĉar ili estas perceptitaj kiel sonantaj pli hele ol la malantaŭaj vokaloj.

Listo[redakti | redakti fonton]

La antaŭaj vokaloj kiuj havas dediĉitajn simbolojn en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:

  • proksima antaŭa neronda vokalo [i]
  • proksima antaŭa kunpremita vokalo [y]
  • preskaŭ proksima antaŭa neronda vokalo [ɪ]
  • preskaŭ proksima antaŭa kunpremita vokalo [ʏ]
  • proksimmeza antaŭa neronda vokalo [e]
  • proksimmeza antaŭa kunpremita vokalo [ø]
  • malferma-meza antaŭa neronda vokalo [ɛ]
  • malferma-meza antaŭa kunpremita vokalo [œ]
  • preskaŭmalferma antaŭa neronda vokalo [æ]
  • malferma antaŭa neronda vokalo [a]
  • malferma antaŭa ronda vokalo [ɶ]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu teksteto en la nuna formo vere nur estas ĝermo: por plena kompreno necesos precipe pli bone klarigi la karakterizajn adjektivojn - "ronda", "neronda", "elstara", "centra", "malferma" kaj pliaj, per apartaj paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]