Anna Medek
Anna Medek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de aŭgusto 1960 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Andor Merkler |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Anna Medek, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Medek Anna Erzsébet Hildegard estis hungara operkantisto (soprano), instruisto. Ŝia geedziĝa nomo hungarsisteme estis Mekler Andorné.
Anna Medek [1][rompita ligilo] naskiĝis la 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 1960 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Anna Medek jam frue lernis pianludon. Ŝi studis kantoteknikon en la Muzikakademio kaj ankaŭ en konservatorio de Parizo. En 1908 ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en rolo Elza (Richard Wagner: Lohengrin). En la sekva jaro ŝi edziniĝis. En 1923 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo. Tiutempe ŝi estis gastokantisto ekzemple en Vieno, Berlino, Hamburgo, Ostende, ŝi kantis ankaŭ oratoriojn. En 1932 ŝi preskaŭ plene blindiĝis, tial ŝi forlasis la kantadon, sed ŝi ekinstruis en muzika mezlernejo.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Giacomo Puccini:
- La bohème – Mimi
- Madama Butterfly - Ĉo-ĉo-san
- Giuseppe Verdi:
- Aida - titolrolo
- Il Trovatore – Leonora
- Un balo in Maschera – Amelia
- Richard Wagner:
- Tannhäuser - Elizabeta
- Der Fliegende Holländer – Senta
- Lohengrin – Elza
- Die Walküre — Sieglinde
- Die Meistersinger von Nürnberg — Eva