Anna Kinberg Batra
Anna Kinberg Batra | |||||
---|---|---|---|---|---|
sveda politikisto | |||||
Anna Kinberg Batra en 2015
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1970 (54-jaraĝa) en Skärholmen, Stokholmo, Svedio | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Stokholma Lernejo de Ekonomiko • Universitato de Stokholmo • Enskilda Gymnasiet vd | ||||
Partio | Konservativa partio La Moderuloj | ||||
Familio | |||||
Patro | Johan S. Kinberg vd | ||||
Edz(in)o | David Batra, sveda humuristo | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Stokholmo vd | ||||
| |||||
En TTT | retpaĝo de Kinberg Batra ĉe la svedia parlamento | ||||
Partiestro de la konservativa partio La Moderuloj | |||||
Dum | 2015—2017 | ||||
Antaŭulo | Fredrik Reinfeldt | ||||
Sekvanto | Ulf Kristersson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anna Maria KINBERG BATRA (naskiĝis la 14-an de aprilo 1970 en Skärholmen, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj estis partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) ekde 2015. Ŝi sekvis post Fredrik Reinfeldt, kiu antaŭe estis partiestro de la Moderuloj kaj ĉefministro de Svedio, post la parlamentaj balotoj de 2014 en Svedio, en kiu gajnis socialdemokrato Stefan Löfven super la konservativa kvarpartia alianco.
Estante la partiestro de la plej granda opozicia partio, ŝi estis la plej probabla kandidato por defii la oficantan ĉefministron en la venontaj parlamentaj balotoj en 2018. En 2017 ŝi demisiis pro manko de partiinterna subteno.