Anjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrostatika potencialo en la nitrata jono (NO3). Areoj kolorigitaj je ruĝa estas malpli energiaj ol areoj kolorigitaj je flava.

Anjono estas negative ŝargita jono. Ĉar la negative ŝargitaj jonoj dum la elektrolizo migras al la anodo (al pluspoluso), oni elektis por ili la nomon anjono. La anjonoj estiĝas el atomoj, molekuloj per akcepto de elektrono.

Ĉiu anjono - ekz. oksid- (O2−) aŭ sulfid-anjono (S2−) - povas kombiniĝi kun diversaj katjonoj, tiel estiĝas gravaj stabilaj kemiaj grupoj (ekz. oksidoj kaj sulfidoj). Oksidoj kaj sulfidoj formas multajn rokaĵojn kaj ercojn kaj tiel tre gravas en la mineralogio kaj metalurgio.

Ĉar ekzistas grandnombra kombinado de la jonoj, precipe okaze de organikaj kombinaĵoj, el inter la ĉ. miliono de anjonoj, ni listigas tie ĉi nur la unuatomajn anjonojn.

Gravaj unuatomaj anjonaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Anjonoj de la 7-a ĉefgrupo[redakti | redakti fonton]

Anjonoj de la 6-a ĉefgrupo[redakti | redakti fonton]

Anjonoj de la 5-a ĉefgrupo[redakti | redakti fonton]

Anjonoj de la 4-a ĉefgrupo[redakti | redakti fonton]

Anjonoj de la 3-a ĉefgrupo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]