Anikó Sáfár
Anikó Sáfár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1948 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | János Berecz |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Anikó SÁFÁR [ŝAfAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sáfár Anikó estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia dua edzo estas János Berecz (politikisto).
Anikó Sáfár [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de septembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Anikó Sáfár estis vicaktoro inter 1967–1969 en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi frekventis Teatran Altlernejon. Inter 1973 kaj 1978 ŝi estis membro en Teatro Thália (Budapeŝto), poste ŝi laboris en produktejo de filmoj ĝis 1987. Ŝi aktoradis en Teatro de Kecskemét, poste en Teatro Radnóti, sed tiutempe ŝi ofte estis aŭdebla, kiel hungaraj voĉoj de eksterlandaj filmoj. Ekde 2000 ŝi ricevas rolojn en malgranda teatro en Budapeŝto.
Ŝi edziniĝis dufoje, ŝi naskis unufoje dum la unua geedziĝo.
Roloj[redakti | redakti fonton]
- en 64 teatraĵoj, ekzemple József Katona: Bánk (banuso) - Bendeleiben Izidóra; Lev Tolstoj: Milito kaj Paco - parolanto; William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Portia; Jaroslav Hašek: Ŝvejk - Katy
- en 23 kinejaj filmoj inter 1966-2001
- en 43 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1972-2011
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Dolly Parton, Nicollette Sheridan, Farrah Fawcett
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] hungare
- [4] angle