András Frank
András Frank | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1949 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
András Frank [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank András estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.
András Frank [1] naskiĝis la 3-an de junio 1949 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Frank akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1972. Li estas profesoro en la menciita universitato ekde 1984. Post jaroj li iĝis katedrestro. Li kandidatiĝis (CSc) en 1980, li doktoriĝis (DSc) ĝuste post jardeko. Li okupiĝas precipe pri kombinatoriko kaj grafeteorio. Li estas ankaŭ institutestro. Li ricevis 6 premiojn inter 1979-2015.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Graph orientations with edge-connection and parity constraints (2002)
- Rooted k-connections in digraphs (2009)
- Sink-Stable Sets of Digraphs (2014)