Andor Zsótér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Zsótér
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1824 (1824-11-24)
en Szeged
Morto 30-an de aprilo 1906 (1906-04-30) (81-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entreprenistoterposedanto
vdr

Andor Zsótér [ĵOtEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsótér Andor estis hungara entreprenisto, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis szatymazi ekde 1892. Li estas konata, kiel Wesselényi de Szeged pro agadoj dum la Inundo de la Tiso (1879).

Memortabulo pri Andor Zsótér

Andor Zsótér [1] Arkivigite je 2016-02-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1824, li mortis en 1906.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Zsótér parte apartenis al la greka minoritato de la lando. Li longe helpis laborojn de sia patro, kiu havis 99 ŝipojn por komercadi (pli da ŝipoj nur rajtis havi nur la reĝo mem). En 1843 kun sia patro li fondis ŝparkason, kies titulara direktoro li estis dum 55 jaroj. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848 en rango ĉefleŭtenanto. En 1849 unu el la familiaj domoj iĝis milita hospitalo kaj kazerno, tie okazis eĉ kunsido de la hungara kabineto. Dum la supre menciita inundo li donis apogojn kaj loĝadojn al 3000 homoj, poste stabo de Lajos Tisza gvidis la rekonstruajn laborojn en domo de Zsótér. Andor Zsótér kolektis 3500 librojn, li donacis grafikaĵojn al la urba muzeo, kiu iĝis kerno de la bildaro.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szeged (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]