Andor Sztupa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Sztupa
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1826 (1826-04-09)
en Oradea
Morto 2-an de januaro 1893 (1893-01-02) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

SZTUPA Andor [pr. stupa] estis hungara aktoro, teatrestro naskiĝinta en Nagyvárad la 9-an de aprilo 1826 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de januaro 1893.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Andor Sztupa debutis en 1847 en trupo de Dávid Kilényi kaj Pál Csabay. Ekde 1854 li ludis en trupo de Ede Gócs, poste en tiu de István Reszler (1861–63). Ekde 1870 li estis direktoro unue en Miskolc, poste ekde 1871 ĝis 1875 li kuniĝis kun Gusztáv Hubay kaj ili vizitis ĉefe la urbojn de norda Hungarujo (Eperjes, Sátoraljaújhely, Gyöngyös, Miskolc). En printempo de 1875 ili disiĝis. Sztupa iris al Temeŝvaro, poste la vintron li pasigis en Szeged. Ekde printempo de 1878 li direktis sian trupon memstare kaj ĝis printempo de 1885 li estis estro de la tiel nomata distrikto de Braŝovo. Tiam li ĉesis la direktoradon kaj dungiĝis al Pécs, post unu jaro al Szabadka. En 1887 li loksidiĝis en Budapeŝto kaj estiĝis kasisto de la Várszínház. En 1890 li finis sian karieron kiel unu el la pensiuloj de la Nacia Aktorligo. Kiel eminenta direktoro li invitis al sia teatro anojn de la Nacia Teatro (ekz. Kornélia Prielle). Lia edzino estis la aktorino Alfonza Kolonics (Nagybánya, 13-a de februaro 1825Szamosújvár, 2-a de aprilo 1884).

Elektitaj aktoroj en trupo de Sztupa[redakti | redakti fonton]

Elektitaj trupanoj de Sztupa[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]