Ambachtalponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambachtalponto
bridge over valley • girder bridge • aŭtovoja ponto
Lando Germanio vd
Situo Herborn
Situo
Geografia situo 50° 42′ 12″ N, 8° 17′ 19″ O (mapo)50.70328.28848Koordinatoj: 50° 42′ 12″ N, 8° 17′ 19″ O (mapo)
Ambachtalponto (Hesio)
Ambachtalponto (Hesio)
DEC
Ambachtalponto
Ambachtalponto
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Ambachtalponto
Map
Ambachtalponto
vdr
Vidaĵo el la valo

La Ambachtalponto estas ponto en la germana aŭtovojo A45 kaj situas inter la urboj Dillenburg kaj Herborn (Hesio) apud la vilaĝo Burgh.

Ĝi estis konstruita en 1968 fare de la firmao Dyckerhoff & Widmann AG kaj Wayss & Freytag el Frankfurto ĉe Majno. La konstruaĵo el ferbetono de la ponto estas 438 m longa ĉe kio la plej longa trabo estas 68 m. La korpo de la ponto estas formita per kava skatolo .

La ponto konatiĝis pro la liberigo de la kidnapita saltrajdisto Hendrik Snoek. Li estis kidnapita je la 3-a de novembro 1976 el sia domo en Munster kaj katenita en 52m alta kavaĵo de unu el la pilieroj de la ponto. Je la 5-a de novembro preterpasinto aŭdis helpokriojn kaj avertis la policon. En 1978 la tribunalo kondamnis kidnapinto Peter Graef al 13 jara prizonpuno.