Amadou Haya Sanogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadou Haya Sanogo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Ségou
Lingvoj franca
Ŝtataneco Malio
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Kapitano Amadou Haya SANOGO (n. 1972 aŭ 1973)[1] estas malia armea oficiro kiu gvidas puĉon ekde la 21-a de marto, 2012, kontraŭ prezidento Amadou Toumani Toure, kiu fuĝis (eble en ambasadejon en Bamako) la 22-an de marto. Li proklamis sin la gvidanto de la Nacia Komitato por la Restaŭro de Demokratio kaj Ŝtato (mallongigo franca: CNRDRE).[2]

Fono[redakti | redakti fonton]

Sanogo pasigis 22 jarojn en la malia armeo.[3] Antaŭ la puĉo, Sanogo havis mezrangan armean postenon.[4] Li ricevis trejnadon ĉe almenaŭ tri armeaj bazoj en Usono (en Georgio, Virginio kaj Teksaso).[5] sed liaj instruistoj "neniam markis lin kiel la ŝtofo de estonta gvidanto". En Teksaso li studis la anglan lingvon ĉe Aerbazo Lackland.[3]

Puĉestrado[redakti | redakti fonton]

Tuj post la laŭŝajna sukceso de la puĉo, kapitano Sanogo suspendis la konstitucion, deklaris vesperan limhoron por elirado, kaj fermis la landlimojn. Poste li anoncis sian deziron reestabli civilulan demokration per baldaŭa balotado. Li diris, ke li komprenas la kialojn de la minacado pri sankcioj fare de ECOWAS (regiona ekonomia asocio), sed li "deziras ke ECOWAS pliprofundigu sian analizon pri la situacio en Malio, kaj komprenu la kialojn malantaŭ la puĉo.".[6] Dume, ribelantaj tuaregoj en la norda parto de Malio kaptis la provincan ĉefurbon Kidal kaj atakis la urbon Gao.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mali Coup: Amadou Sanogo, Coup Leader, Says He Is Firmly In Control, de Martin Vogl kaj Michelle Faul, eld. Huffingtonpost.com, alirdato 2012-03-25
  2. Mali soldiers say seize power after palace attack Arkivigite je 2012-12-28 per Archive.today, de David Lewis kaj Tiemoko Diallo, eld. Vision.org, 2012-03-22; alirdato 2012-03-25
  3. 3,0 3,1 Mali's Coup Leader: Interview with an Improbable Strongman Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine, de Julius Cavendish, 2012-03-28, eld. Time; alirdato 2012.03.30
  4. Mali rebels claim to have ousted regime in coup, de Afua Hirsch, eld. The Guardian, 2012-03-22, alirdato 2012-03-22
  5. Leader of Mali military coup received US training, de Alan Boswell, en Kansas City Star, eld. McClatchy Newspapers, 2012-03-23; alirdato 2012-03-25
  6. As sanctions loom, Mali junta ‘plans' elections, Associated Press, eld. thehindu.com, 2012-03-31
  7. Mali Rebels Attack Northern Town In Coup Aftermath, Associated Press, alirdato 2012.03.31