Altaĵa muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altaĵa Muelejo De Duif en Nunspeet Nederlando (Foto: Hans de Kroon)

La altaĵa muelejo, ankaŭ nomita montetmuelejo, estas ventmuelejo kiu staras sur natura aŭ artefarita monteto, kies funkcio estas kiel la platformo de la platforma muelejo.

En la monteto, je du flankoj, estas masonita trairejo (enirejo/elirejo), tra kiu ĉevalo kun ĉaro povis eniri kaj je la alia flanko eliri.

Altaĵamuelejoj plejofte estas grenmuelejoj kaj aperas kiel ligna okedra muelejo, sed ankaŭ kiel ronda ŝtona muelejo.