Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila izovalerato aŭ alila izopentanato estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la izovalerata acido kaj alila alkoholo, senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun pomodoro uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Alila izovalerato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.