Algerina Peckover
Algerina Peckover | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1841 |
Morto | 1-an de januaro 1927 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | Algernon Peckover |
Patrino | Priscilla Alexander |
Frat(in)o | Priscilla Hannah Peckover |
Algerina PECKOVER [alĝerina pekover] (naskiĝis la 1841 en Wisbech, Kambriĝŝiro;[1] mortis en 1927 samloke) estis angla esperantistino.
Ŝi estis kvakerino kaj pacifisto. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj ŝia fratino Priscilla Hannah Peckover oni ŝuldas la eldonon de la Biblio en Esperanto kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj Esperantaj eldonaĵoj.
Ambaŭ fratinoj financis ankaŭ la tradukon de la famo romano »Die Waffen nieder!« de la aŭstra baronino Bertha von Suttner, kiu estis fintradukita sub la titolo »For la batalilojn« de Armand Caumont el Lozano en marto 1914. En la antaŭparolo citas Georg Arnhold telegramon de Bertha von Suttner al la Esperanto-Societo en Dresden, kie ŝi skribis la faman frazon "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj".
Simbole ankaŭ honore al Algerina, la fratino Priscilla estas inter la 83 famaj pacifistoj, kiujn mencias Alfred Hermann Fried en sia "Handbuch der Friedensbewegung" (Manlibro de la pacmovado).
Referencoj[redakti | redakti fonton]