Alfredo Panzini
Alfredo Panzini | ||
---|---|---|
Alfredo Panzini, itala verkisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1863 en Senigallia, Markio, Italio | |
Morto | 10-an de aprilo 1939 (75-jaraĝa) en Romo, Italio | |
Nacieco | itala | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Clelia Gabrielli | |
Profesio | ||
Okupo | licea instruisto, verkisto | |
Laborkampo | literatura aktiveco • historio de literaturo • filologio • leksikografio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Santippe, Io cerco moglie | |
En TTT | http://www.alfredopanzini.it/ | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alfredo PANZINI (al'fredo pan't͡si:ni) (1863-1939) estis itala verkisto (romanisto kaj eseisto).
Vivo[redakti | redakti fonton]
Alfredo Panzini naskiĝis la 31-an de decembro 1863 en Senigallia inter Ankono kaj Rimini. Post pluraj jaroj en Rimini, kie la tuta familio loĝis, li vizitadis la liceon en Venecio kaj la universitaton en Bolonjo.
En 1886 li komencis labori kiel licea instruisto, kaj tiu estis lia posteno ĝis 1924.
En 1890 li edzinigis Clelia Gabrielli. De ili naskiĝis tri filoj kaj unu filino.
Alfredo Panzini mortis en Romo la 10-an de aprilo 1939. Lia tombo estas tamen apud Rimini, en la komunumo de Sant'Arcangelo.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Panzini verkis plurajn romanojn kaj rakontarojn, sed ankaŭ eseojn kaj tradukojn.
Lia unua romano, Il libro dei morti (La libro de la mortintoj), estis eldonita en 1893. Poste li eldonigis plurajn romanojn kaj rakontarojn, inter kiuj:
- La lanterna di Diogene (La lanterno de Diogeno, 1907)
- Le fiabe della virtù (La fabeloj de la virto, 1911)
- Santippe (Ksantipo, 1913)
- Io cerco moglie! (Mi serĉas edzinon!, 1920)
Ekster la romanoj, aparte grava estis siatempe la verko nomata Dizionario moderno (Moderna vortaro), unue eldonita en 1905 kaj reviziita plurfoje ĝis 1935 (kaj de aliaj fakuloj post lia morto ĝis 1963).
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Alfredo Panzini ĉe Projekto Gutenberg