Aleksi Atanasov
Aleksi Atanasov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Naoussa |
Morto | 30-an de novembro 1879 |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Aleksi Atanasov (greke Αλέξιος Αθανασίου) estas eminenta bulgara artisto kaj ikonpentristo de la 19-a jarcento, kiu laboris en Plovdiv kaj Stanimaka.[1][2] Asen Vasiliev difinas lin kiel „spertan zografon kun riĉa imagipovo".[1]
Aleksi Atanasov naskiĝis ĉirkaŭ la komenco de la 19-a jarcento en urbo Neguŝ, tiam en la Otomana Imperio.[1] Proksimume en 1830 li ekloĝis en la vilaĝo Supra Voden kaj poste translokiĝis al Stanimaka.[2] Lia subskribo estis „Izograf Vodenski“ (Izografo de Voden).[1] Verŝajne li studis ikonpentradon en metiejoj de Atono.[3]
En 1846 li pentris la nordan muron de la manĝohalo en la monakejo de Baĉkovo. La pentraĵo enhavas bildon de la monakejo en tekniko de inversa perspektivo (karakteriza por ortodoksaj ikonoj) dum religia procesio kun la miraklofara ikono de la virgulino.[2]
Aleksi Atanasov mortis ĉirkaŭ la 1880-a.[2] Omaĝe al li estas nomita strato en la urbo Asenovgrad, kie li plej longe loĝis.