Aldeanueva del Codonal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeanueva del Codonal
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40462
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 4° 33′ U (mapo)41.083333333333-4.5433333333333Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 858 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva del Codonal (Provinco Segovio)
Aldeanueva del Codonal (Provinco Segovio)
DEC
Aldeanueva del Codonal
Aldeanueva del Codonal
Situo de Aldeanueva del Codonal
Aldeanueva del Codonal (Hispanio)
Aldeanueva del Codonal (Hispanio)
DEC
Aldeanueva del Codonal
Aldeanueva del Codonal
Situo de Aldeanueva del Codonal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva del Codonal [+]
vdr

Aldeanueva del Codonal [aldeaNŬEba delkodoNAL] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Aldeanueva del Codonal estas etimologie komprenebla kiel Nova Domaro de la Ŝtonejo.

Aldeanueva del Codonal en la provinco Segovio.
Ermitejo de Nuestra Señora del Pinarejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 400 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Codorniz, Nava de la Asunción, Nieva, Aldehuela del Codonal kaj Juarros de Voltoya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Meze de la 13-a jarcento Aldeanueva del Codonal estis nomita Aldeanueva del Codonar, alude al loko en kiu oni elprenis bulŝtonojn el kiuj oni produktis elhakaĵojn por draŝiloj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo de Nuestra Señora del Pinarejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]