Albert Kocsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kocsis
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1931 (1931-05-12)
en Hatvan
Morto 14-an de marto 1995 (1995-03-14) (63-jaraĝa)
en Kaselo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Albert Kocsis [koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Albert estis hungara violonisto, altlerneja instruisto.

Albert Kocsis [1] naskiĝis la 12-an de majo 1931 en Hatvan, li mortis la 14-an de marto 1995 en Kaselo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Kocsis komence lernis violonadon hejme. Li frekventis muzikan gimnazion en Budapeŝto ekde 1946, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1955. Liaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Post siaj studoj li aliĝis al filharmonia orkestro, iom poste al simfonia orkestro de Szombathely ĝis 1975. Li recitalis ankaŭ sola ekde 1957 ankaŭ en Eŭropo kaj aliaj landoj. Ekde 1968 li ofte estis en Okcidenta Germanio, kie li gvidis majstrokursojn kaj orkestrojn, eĉ li fondis orkestrojn. En 1982 li estis nomumita profesoro de muzikakademio en Kassel. Li ricevis 3 hungarajn ŝtatajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • muziklernejo de Hatvan prenis la nomon "Kocsis Albert"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]