Al la fratoj estas poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof. Ĝi unue aperis en 1890 en La Esperantisto en la h-sistemo. La aŭtoro subskribis ĝin per la pseŭdonimo Hemza[1]. Edmond Privat en sia verkaĵo Vivo de Zamenhof karakterizis ĝin jene: "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia"[2].