Abu 'l-Fadl Ĝa'far ibn Ahmad al-Mu'tadid (arabeأبو الفضل جعفر بن أحمد المعتضد) (895 – 31 Oktobro 932), pli bone konata laŭ dia regonomo al-Muktadir bi-llah (arabeالمقتدر بالله, "povega en Dio"[1]), estis abasida kalifo en Bagdado 908 ĝis 932 (295-320 laŭ islama kalendaro).
La longa regado de Al-Muktadir portis Abasidojn al tre malalta tajdo. Oni perdis Nordafrikon kaj preskaŭ Egipton. Mosul forigis sian dependon kaj la grekoj (bizancanoj) faris atakojn laŭlonge de la malbone protektitaj limoj. En Oriento formala agnosko de la Kaliflando restis valida, eĉ por tiuj kiuj postulis sian sendependon; kaj pli proksime, la teruraj Karmatoj estis bremsitaj. En Bagdado, al-Muktadir, simpla ilo de tribunalo, estis dependa de eksterlandaj gvardioj, kiuj, estritaj ĉefe de turkoj kaj de aliaj oficiroj de eksterlanda deveno, venis ofte al ribeloj. Pro la praktika malgranda fakta povo de Al-Muktadir, la prestiĝo kiun liaj tujaj antaŭaĵoj estis reakirintaj perdiĝis.
Bonner, Michael. (2010) “The waning of empire, 861–945”, The New Cambridge History of Islam, Volume I: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge: Cambridge University Press, p. 305–359. ISBN 978-0-521-83823-8.