Akvobaraĵo Heyda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido disde la orienta lagolimo en la direkto de la vilaĝo Heyda

La Heyda-akvobaraĵo (germane Talsperre Heyda) retenas la riveron Wipfra apud Ilmenau en suda Turingio, Germanujo. Konstruitis ĝi inter 1980 kaj 1988 kun ekfunkcio en 1989. Ĝia tasko estas pri aspergado. Aliaj utiligoj komprenas la plialtigon de malalta akvo, provizado per uzakvo, protekto kontraŭ superakvego kaj fiŝbredado.

Retendigo[redakti | redakti fonton]

La retendigo starigitis el unuspeca tero el argilo kaj silto sur fundamento de bunta grejso. Tial la digo ne bezonas iajn pluajn ŝtopaĵojn. Nur ĉe la bazo ĝi fiksitis per ŝtopilmuro kaj betonaĵoj. La flanko akva protektatas per ŝutitaj ŝtonoj kaj betonslaboj. Krom la ĉefa digo ekzistas ankoraŭ flanka digo kun alteco de 6 metroj kaj longeco de 200 metroj. Jenas kelkaj aliaj detaloj: valalteco = 15,80 m; fonda alteco = 18,80 m; krona alteco = 418,50 m; mura volumo = 110.000 m³; krona longeco = 239 m; krona larĝeco= 3 m; oblikveco aera= 1:2,5; oblikveco akva = 1:3,5; barada celo= 416,60 m; supraĵo= 95 ha; spaco retenebla = 5,00 milionoj m³; akvokolekta baseno = 22 km²; inondo= 62 m³/s

La baraĵlago ĉe Heyda

Informoj turistaj[redakti | redakti fonton]

Aranĝitis bela rondmigradopado ĉirkaŭ la kompleta lago. Lagborde estas seminaria kaj feria hotelo. Ankaŭ fiŝkaptado bonvenas. Ĉe la bara radiko estas naturprotektteritorio.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

En printempo 2013 mortis ene de mallonga tempo miloj da en la lago vivintaj arĝentaj karpoj kiuj enakvigitis ankoraŭ dum la GDR-tempo. El ili oni gajnu medicinajn produktojn. Komence la amasmorta kialo ne klaris ĉar neniu alia fiŝspeco tuŝitis per tio. Virusoj aŭ bakterioj nocaj danke al laboratoriaj esploroj ankaŭ eksklusiviĝi povis..[1] Pli malfrue oni malkovris ke ili mortis pro aĝokadukeco; generado pro tro malaltaj akvotemperaturoj neniam estis estinta ebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Deubner: Talsperren in Thüringen. Herausgegeben von der Thüringer Talsperrenverwaltung. Verlag Fortschritt, Erfurt 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.73333333333310.9575