Ahmet Altay Cengizer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmet Altay Cengizer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
en Istanbulo
Alma mater Universitato Boğaziçi
vdr

Ahmet Altay Cengizer (prononcata: ahmet altaj ĝengizer) (naskite 1954) estas turka diplomato, la nuna konstanta delegito ĉe Unesko por Turkio, kaj prezidanto de la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ahmet Altay Cengizer diplomiĝis de Universitato Boğaziçi en Istanbulo pri politikaj sciencoj. Li poste ricevis M.A. diplomon pri internacia historio ĉe la London School of Economics, kaj diplomo pri Kriztraktado kaj Konfliktsolvado de Universitato Columbia.[1] Inter 2007 kaj 2009, li estis membro de la Centro Weatherhead por Internaciaj Aferoj ĉe Universitato Harvard.[1] Li estas edzo kaj havas tri infanojn.[1]

Diplomatia kariero[redakti | redakti fonton]

Cengizer komencis sian diplomatian karieron en 1984. Lia diplomatia servado en internaciaj organizaĵoj komenciĝis en 2001, kiam li komencis labori en la oficejo de la turka delegito al la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, kie li daŭris ĝis 2005.[2] De 2005 ĝis 2006, li estis la turka ambasadoro al Taĝikio[2] kaj de 2009 ĝis 2016 li estis la turka ambasadoro al Irlando.[2] En oktobro de la sama jaro li fariĝis la konstanta turka delegito al Unesko kaj estis poste elektita al la plenuma estraro inter 2017 kaj 2021.[3] En oktobro 2019, li elektiĝis prezidi la Ĝeneralan Konferencon de Unesko inter 2019 kaj 2021.[4] En tiu posteno, li ankaŭ estras la laborgrupon pri regado, procedoj, kaj labormetodoj de la regantaj korpoj de Unesko por la dujaro 2020-2021.[1]

Opinioj[redakti | redakti fonton]

Cengizer subtenas la aliĝon de Turkio al la Eŭropa Unio,[2] argumentante, ke Turkio estas la sola islama lando, kiu disvolviĝas demokratie, kaj la plej industrie disvolviĝinta lando inter Japanio kaj Aŭstrio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "President of the 40th session of the General Conference" (angle), Unesko, alirita je la 23a de junio 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Diplomat Talks Turkish Politics | News | The Harvard Crimson. Alirita 2021-01-30.
  3. . Ambassador Ahmet Altay Cengizer of Turkey elected as UNESCO President of the 40th session (en-GB) (2019-11-13). Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2021-01-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2022-11-12.
  4. . Turkish envoy selected for presidency of UNESCO (oktobro 2019). Alirita 31a de januaro 2021. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-02. Alirita 2021-06-23.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ahmet Altay Cengizer en la angla Vikipedio.