Afrika literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo afrika literaturo estas terminego kun tro ampleksa signifenhavo, ĉar referencus al multaj epokoj, landoj de la kontinento Afriko, tro diversaj lingvoj, stiloj kaj ĝenroj. Dekomence oni povas distingi inter parola literaturo kaj skriba literaturo.

  • Pri la unua, la origino perdiĝas en la jarcentoj kaj la evoluo rezultas en aktualaj popolrakontoj, kantoj, legendoj ktp., foje komune al najbaraj popoloj kaj lingvoj, foje specife de la plej apartaj popoloj kaj lingvoj. La rakontistoj en Afriko tre ofte uzas teknikon per kiu ili esperas respondon de parto de la publiko. La poezio ofte kantata, inkludas: eposan rakontadon, ceremoniajn versojn, poeziajn laŭdojn al registoj aŭ gravuloj.[1]​ Krome estas ankaŭ kantoj pri amo, laboro, porinfanaj, proverboj kaj enigmoj.[2]
  • Pri la dua, manko de skribkapablo en multaj kulturoj rezultis en vakuoj en plej diversaj epokoj kaj landoj; tamen estis izolaj montroj, kiuj povas kunformi ian historian evoluon.

Unuaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La unua indiĝena literaturo en Nordafriko okazis en Antikva Egiptio, kies literaturo survivis en hieroglifa skribsistemo. Nordafrikanoj kontribuis ankaŭ per fenica, greka kaj latina lingvoj. Oni perdis plej parton de la fenic-punika materialo, devena de Kartago kaj de alia kolonioj en la afrika kontinento. Sub reĝa patroneco fare de Tolemeo, la fakuloj de Aleksandrio organizis la Bibliotekon de Aleksandrio kaj la aleksandriaj verkistoj kontribuis al pliigo de la materialo, ĉefe en la greka lingvo, konservita en la institucio. Inter nordafrikaj verkistoj en latina menciindas Apuleo kaj Aŭgusteno de Hipono. Ĉefe en la areo kie estas la nuna Tunizio floris kristana literaturo, preskaŭ ĝis la alveno de Islamo.

Ekde la islama invado kaj la sekva disvastigo de la araba lingvo, nordafrikanoj kiel Ibn Ĥaldun sukcesis elstari ene de la araba literaturo kaj kreiĝis kulturaj kernoj el Egiptio tra Tunizio kaj Maroko ĝis Timbuktuo. Ekde tiam la tuta Nordafriko norde de Saharo kaj eĉ en kelkaj areoj sude de la dezerto hegemoniis la araba, dum pli sude estis mozaiko de tre diversaj lingvoj. Nur en Etiopio kaj en kelkaj areoj de la Golfo de Gvineo kreiĝis apartaj kulturoj kaj literaturoj.

Antaŭkolonia literaturo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de la literaturo antaŭ la koloniigo de Afriko estas en la Eposo de Sundiata, komponita en Malio en la Mezepoko. Aliaj ekzemploj estas la Eposo de Dinga, de la antikva imperio de Ganao aŭ la libro de la reĝoj de Etiopio. Ripetita popola rakonto de la afrika folkloro estas la historio de besteto kaj la rimedoj kiujn li uzas por fronti grandulojn, ekzemple Anansi, araneo de la folkloro de la Aŝantioj de Ganao; Àjàpá, testudo de la Joruboj de Niĝerio; kaj Sungura, leporo kiu aperas en la folkloro de Orienta Afriko.[3]

Kolonia literaturo[redakti | redakti fonton]

La plej konataj verkoj de la kolonia periodo temas pri la komerco de sklavoj kiel tiu de Olaudah Equiano The Interesting Narrative of the Life and Adventures of Olaudah Equiano nomita ankaŭ Gustavus Vassa, la Afrikano (1789)

Dum tiu epoko, la afrikanoj ekkonis eŭropajn lingvojn kaj ekverkis en tiuj lingvoj. En 1911, Joseph Ephraim Casely-Hayford publikigis tion kio eble estas la unua afrika romano verkita en angla lingvo, nome Ethiopia Unbound: Studies in Race Emancipation .[4] Kvankam la verko estas inter fikcio kaj politiko, ties publikigo kaj posta revizio en Eŭropo markis turnopunkton en la afrika literaturo.

Ankaŭ ekaperis la unuaj afrikaj teatraĵoj. La sudafrika Herbert Isaac Ernest Dhlomo publikigis la unuan afrikan teatraĵon en angla, The Girl Who Killed to Save: Nongqawuse the Liberator en 1935. En 1962, Ngugi wa Thiong'o de Kenjo verkis la unuan dramon de Orienta Afriko, nome The Black Hermit, nome rakonto pri triba vivo.

En la epoko inter la fino de la Dua Mondmilito kaj la sendependigoj de la novaj landoj, la afrika literaturo montras temojn rilatajn kun la sendependeco kaj la liberigo, kaj, ĉefe en la teritorioj kontrolitaj de Francio, aperis la negritudo. Unu de la estroj de tiu movado, la poeto kaj prezidento de Senegalio Léopold Sédar Senghor, publikigis la unuan antologion de afrika poezio verkita en franca, nome Anthologie de la nouvelle poésie nègre et malgache de langue française (Antologio de nova nigra kaj malagasa poezio en franca (1948) kiu inkludis prefacon de la franca verkisto Jean-Paul Sartre.[5]

Postkolonia literaturo[redakti | redakti fonton]

Post la liberigo kaj pliigo de la alfabetigo atingita de nombraj afrikaj landoj post la sendependigo, la literaturo pliiĝis kvante kaj agnoske. La verkistoj de tiu periodo verkis kaj en eŭropaj kaj en afrikaj lingvoj.

Laŭ Ali A. Mazrui aperis sej konfliktaj temoj: inter afrikaj pasinteco kaj nuntempo, inter tradicio kaj moderneco, inter indiĝeneco kaj eksterlandeco, inter individuismo kaj komunumo, inter socialismo kaj kapitalismo, inter disvolvigo kaj sendependeco kaj inter afrikeco kaj homaraneco.[6] Aliaj temoj estas sociaj problemoj kiel korupto, ekonomia malegaleco en la novaj sendependaj landoj kaj la rajtoj kaj devoj de virinoj; fakte verkistinoj estas pli aprezataj ol en ajna antaŭa periodo.

En 1986, Wole Soyinka iĝis la unua afrika verkisto de la postkolonia epoko kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Albert Camus, naskiĝinta en Alĝerio, jam estis ricevinta ĝin en 1957, sed pure li ne povas esti konsiderita afrika laŭkulture.

Krome tre diversaj alikontinentaj verkistoj publikigis ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento verkojn kiu temas pri Afriko, sed tiu ankaŭ ne povas esti konsideritaj kiel verkoj de afrika literaturo.

Kelkaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. african literature
  2. George, Joseph, "African Literature" ĉapitro 12 de Understanding Contemporary Africa pp. 306-310
  3. African Literature - MSN Encarta
  4. [1].
  5. Leopold Senghor - MSN Encarta
  6. Ali A. Mazrui et al. "The development of modern literature since 1935" as ch. 19 of UNESCO's General History of Africa vol. VIII p. 564

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Encyclopedia of African Literature, ed Simon Gikandi, London: Routledge, 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Malkoloniigi la menson, libro kiu pledas por lingva malkoloniigo kaj prtraktas la "lingvan problemon" kun kiu baraktas afrikaj verkistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Lingvoj kaj koloniismo, intervjuo kun Ngugi wa Thiong'o - ofta kandidato por la Nobelpremio pri Literaturo - pri kiel koloniistoj klopodis forigi la memorojn de la indiĝenoj interrompante ilian lingvan ligon.