Saltu al enhavo

Adresaro de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Adresaro
de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj
Adresaro de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj
Adresaro
de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1960
Urbo Milano
Eldoninto CEKIT
Paĝoj 37
vdr

Adresaro de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj estas adresaro eldonita en 1960 de la Centro por Esperanto en Komerco, Industrio kaj Turismo (C.E.K.I.T).

La jena listo, subdividita laŭ firmoj, fakoj, varoj, kaj nacioj, montras la realigeblecon de tutmonda adresaro. Temas fakte pri prova listo, laŭ la librokovrilo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La tiel nomata de la eldonistoj, prova listo, estas bone presita broŝuro, kaj tre bone ordigita laŭ nomoj de la firmoj, kaj, poste, laŭ alfabeta ordo de artikloj kaj specialaĵoj, kaj donas tre bonan impreson je la unua rigardo.

La surprizo povas veni, kiam en la komerco kun alia lando oni uzadas trian lingvon nekomunan kun malfacilaĵoj, ĉar tiam, se, hazarde, ni trovos en tiu libreto ke nia kliento scipovas Esperanton, imagu ke la negocoj povos multobliĝi. Anoncoj, senpage. CEKIT meritas ĉiujn subtenojn kaj, por la venonta dua eldono estas promesitaj m ultegaj pliaj firmoj, en ĉiuj landoj.

Industriistoj, komercistoj kaj turistaj agentoj, skribu tuj. 
— E. G. Boletín n124 (nov 1960)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]