Saltu al enhavo

Adoni (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adoni
urbo en Barato
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 518301
Demografio
Loĝantaro 184 625  (2011) [+]
Loĝdenso 1 735 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 38′ N, 77° 17′ O (mapo)15.6377.28 [+]
Alto 435 m [+]
Areo 106,4 km² (10 640 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Adoni (Andra-Pradeŝo)
Adoni (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Adoni
Adoni (Barato)
Adoni (Barato)
DEC
Situo de Adoni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adoni [+]
vdr

Adoni (telugue ఆదోని) estas urbego kaj municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Kurnul.

roka formacio en la apuda montaro

Geografio[redakti | redakti fonton]

Adoni etendiĝas sur montetaro en alteco de 435 metrojn de la marnivelo. Ballari kaj Hubli troviĝas po 65, distrikta ĉefurbo Kurnul 85, Hosapete 102, Hajderabado 232, Vijayawada 375, Mumbajo 602, Kolkato 1398, tutlanda ĉefurbo Delhio 1447 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 184 625 loĝantoj sur areo de 106,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 735 loĝantoj/km². La legopovo estas 68,38 % (tio estas tre malalta kompare la landan averaĝon).

Historio[redakti | redakti fonton]

Adoni estis signifa urbo kun fortikaĵo de la Viĝajanagara imperio. Inter 1558-1564 la urbo apartenis al alia sultanlando, pli poste al Mogola Imperio, sultanlando, fine ekde 1800 al la britoj ĝis 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Komence de Adoni estas grandaj kalkŝtonaj montoj taŭgaj por cementoj, ankaŭ ercoj kiel kupro, plumbo, zinko. Adoni estas grava komerca centro kun granda merkato situanta en centro de la urbo. Adoni estas granda produktanto de kotonoj kaj havas teksan industrion. La sekva plej grava industrio estas arakida oleo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas oficiala lingvo en Adoni, sed la kannada kaj la urdua ankaŭ estas vaste parolataj. La instruaj lingvoj estas la angla, la telugua, la kannada kaj la urdua.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En pluraj kolegioj okazas la plej alta edukado en Adoni.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas plejparte tropika kun temperaturoj de 31 °C ĝis 45 °C en somero kaj 21 °C ĝis 29 °C en vintro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Adoni la trairanta fervoja linio estis konstriita en 1870. Ĉefvojo kaj kelkaj aliaj vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas aŭtobusa stacidomo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]