Adamo (en oroma lingvo: Adaamaa, amhareኣዳማ, Adama) estas urbo de Etiopio, ĉefurbo de Oromio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Nazret (ና ዝ ሬ ት nāzrēt). Ĝi situas en la Zono Shewa Misraq, sur 1 712 metroj, je 100 km sudoriente de Adis-Abebo.
Adamo estas aktiva transporta centro. Ĝi situas laŭlonge de la ŝoseo kiu komunikas kun la landa ĉefurbo, Adis-Abebo, kaj kun Dire-Daŭo. La urbo posedas universitaton kreita en 1990. Laŭ kelkaj kalkuloj, oni supozas ke en la urbo loĝis en 2005 ĉ. 228 623 personoj.