Adalia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adalia
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47129
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 5° 7′ U (mapo)41.648611111111-5.1188888888889Koordinatoj: 41° 39′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 16,19 km² (1 619 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Adalia (Provinco Valadolido)
Adalia (Provinco Valadolido)
DEC
Adalia
Adalia
Situo de Adalia
Adalia (Hispanio)
Adalia (Hispanio)
DEC
Adalia
Adalia
Situo de Adalia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adalia, Valladolid [+]
vdr

Adalia [aDAlja] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Adalia estas etimologie komprenebla kiel Nobelejo, el ĝermana adal, 'nobela stirpo'.[1]

Adalia en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis 40 loĝantojn el 1996 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Cebrián de Mazote norde, Barruelo del Valle, Villasexmir kaj San Salvador oriente, Gallegos de Hornija kaj Vega de Valdetronco sude, kaj Mota del Marqués okcidente, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rojoj Retortero kaj Daruela. La plej alta pinto estas sur la monto Atalaya (Gvatoturo) je 830 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Iam estis murego, el kiu survivis malmultaj restaĵoj. Ĝi apartenis al senjorlando kunhavata de la episkopoj de Palencio kaj la komandoroj de la Ordeno de Sankta Johano, kies kruco aperas en la blazono super tritikospiko kaj grapolo, simboloj de la agrikultura tradicio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento trinava kun ĉefretablo de platereska stilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.