Ad calendas graecas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ad calendas graecas" (eldiru: Ad Kalendas grekas = prokrasti ĝis la senfino, do “neniam”)[1] estas latinlingva lokucio, kaj havas la signifon de “neniam”. La integra frazo estas "ad kalendas graecas soluturos" (= "intencitaj pagi ĉe la grekaj kalendoj”).
La frazo estis atribuata, de la romia historiisto Gajo Suetonio Trankvilo, al la imperiestro Aŭgusto Cezaro [2], kiun li ofte uzadus por indiki personojn kiuj ne intencis pagi siajn ŝuldojn.
La subintencita “neniam” devenas el la fakto ke la kalendoj ekzistis nur en la Roma kalendaro (la unua tago de ĉiu monato, kiam la heroldo anoncadis al la popolo festojn, ludojn, tagojn faŭstajn kaj malfaŭstajn okazontajn dum la monato) kaj ne en la tiu greka: prokrasti pagon ĝis la grekaj kalendoj signifas “pagi neniam”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aliaj piktoreskaj laŭsence tradukaj frazoj: “prokrasti ĝis la tago de Sankta Neniamo, prokrasti ĝis la triĵaŭda semajno ktp (kun subintencite “pagi”.
  2. Vivo de la Cezaroj (De vita caesarum), 87.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]