Abell 901

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abell 901 estas masriĉa grupo de galaksioj en la konstelacio leono. Ĝi estas ĉirkaŭ 2,6 miliardoj da lumjaroj malproksima de la Tero kaj havas larĝecon de ĉirkaŭ 16 milionoj da lumjaroj. Kun Abell 902 ĝi formas galaksiamason. La nomo devenas de ĝia listigo en la Abell-katalogo.

Konigitaj estis ambaŭ tra la trovado de forta Rentgen-radiado per la satelito ROSAT dum la 1990-aj jaroj, kiu eliras de tiuj galaksiaj amasiĝoj. El fotoj de la Hubble-teleskopo, XMM-Newton kaj aliaj fotoj de tiu regiono oni povis rekonstrui la distribuon de malluma materio en la regiono de tiuj galaksiaj amasiĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]