Ababuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ababuj
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44155
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 0° 48′ U (mapo)40.548333333333-0.80777777777777Koordinatoj: 40° 33′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 368 m [+]
Areo 54,300184 km² ( 543 0.0 184 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ababuj (Provinco Teruelo)
Ababuj (Provinco Teruelo)
DEC
Ababuj
Ababuj
Situo de Ababuj
Ababuj (Hispanio)
Ababuj (Hispanio)
DEC
Ababuj
Ababuj
Situo de Ababuj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ababuj [+]
vdr

Ababuj [abaBUĤ] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La turo.

Ĝi estas je 41 km norde de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom sude de Aguilar del Alfambra. Geografiaj elementoj estas la montaro Pobo, la masivo Umbría lima kun la municipa teritorio de Aguilar del Alfambra komponita de koniferoj. Inter Umbría kaj Pobo estas ebenaĵo Cuenca del Collado kun la domaro Masía del Collado. Menciindas ankaŭ la ravino de rivero Seco. La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Alfambra, kiu limas kun Jorcas, kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1180 msm.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Dum la Mezepoko kaj la cetero de la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlando, ene de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

La nomo de la loko suferis literumajn ŝanĝojn. En 1269 estis Fabbatux, en 1385 Ababuix, Fabaux en 1543, kaj finfine en 1722 jam Ababuj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Ababuj oni malaltiĝis ĝis nunaj 76 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, la turo kaj fosiliaj restaĵoj de ŝpuroj de dinosaŭroj (iknitoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]