ALEUS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ALEUS
organizaĵo
vdr

ALEUS estas registrita asocio (ALEUS e. V.) en Germanio kun sidejo en Paderborn. Ĝia celo estas propagandi la uzon de Esperanto inter anoj kaj simpatiantoj de la politika partio FDP. La estraranoj de la asocio estas Günter Lobin, Věra Barandovská-Frank kaj Lothar Weeser-Krell[1].

ALEUS estis fondita je la 3-a de oktobro 1974 de Helmar Gunter Frank[2]; ĝia nomo estas akronimo de la germana esprimo Arbeitskreis für liberale europäische Sprachpolitik (= laborrondo pri liberala eŭropa lingvopolitiko).

ALEUS konsideras sia precipa celo la enkondukon de neŭtrala kaj facile lernebla dua lingvo en Eŭropa Unio; tiu lingvo ne nepre estu Esperanto, kiu tamen ŝajnas al ĝi la plej taŭga kandidato[3]. La eŭrop-centrecon de la esperanta radikaro, ofte kritikatan, ALEUS opinias dezirinda eco de komuniklingvo speciale eŭropa. Pri ebla rolo tutmonda de tia lingvo ALEUS ne esprimas opinion.

ALEUS postulas, ke en la lerneja instruado eŭrop-unia la komuniklingvo estu la unua lingvo, kaj ke la disponigo de pliaj lingvoj orientiĝu ne nur laŭ la monda disvastigiteco, sed ekzemple ankaŭ de lim-regiona uzebleco[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Impressum (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2014-12-12.
  2. Der Verein (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-12.
  3. 3,0 3,1 9-Punkte-Erklärung des Arbeitskreises für liberale europäische Sprachpolitik (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]