7799 Martinšolc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7799 Martinšolc
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7799 Martinšolc
Aliaj nomoj 1996 DW1; 1981 XH;
1991 RV27
Nomita laŭ Martin Šolc vd
Malkovro
Malkovrinto Observatorio Kleť
Dato de malkovro 24-a de februaro 1996
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
338,398 Gm (2,262 AU)
326,316 Gm (2,181 AU)
350,480 Gm (2,343 AU)
Discentreco 0,0357
Meza anomaliangulo 119,809°
Klinangulo 3,744°
Periodo 1242,661 tagoj (3,402 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,80 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
51,137°
Argum. de periapsido 329,701°
Fizikaj ecoj
Diametro 4,651 km vd
Rotacia periodo 10,0143 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,247 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,1
vdr

7799 Martinšolc estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de februaro 1996 de la teamo de la Observatorio Kleť, apud České Budějovice en Ĉeĥa Respubliko (interalie, de Jana Tichá, Miloš Tichý kaj Zdeněk Moravec).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la ĉeĥa astronomo Martin Šolc, estro de 1987 de la Astronomia Instituto de la Universitato de Karolo en Prago . Li laboris pri la kosma polvo, polvo en kometoj kaj izotopoj. Li partoprenis je pritakso de la datumoj de la misioj Vega kaj Giotto al la kometo 1P/Halley en 1986 kaj 1987. Poste li kunlaboris al la projekto ISO kun la Max-Planck-Institut für Kernphysik en Heidelberg. Granda parto de lia tempo estas dediĉita al la instruado. Li ankaŭ laboris pri la historio de la ĉeĥa astronomio, kune kun sia edzino Alena Šolcová. La nomo estis proponita de la gemalkovrintoj Jana Tichá, Miloš Tichý kaj Zdeněk Moravec.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
(7798) 1996 CL7799 Martinšolc7800 Zhongkeyuan