50-a ILEI-Kongreso 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 50-a ILEI-Kongreso okazis de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017 en Pusano, Suda Koreio. Aliĝis 206 personoj, partoprenis 170 personoj el 21 landoj. La kongresa temo estis Edukado al respektoplena turismo.

Ĝis 2016 ILEI okazigis konferencojn. Ekde 2017 okaze de la 50-a kunveno la evento nomiĝas kongreso.

La enkonduka prelego de la prezidanto Mireille Grosjean aperas en la novaĵoj sur la retejo de ILEI www.ilei.info.

Kadre de la kongreso okazis:

  • franda vespero
  • malferma ceremonio
  • komitatkunsidoj
  • instruista trejnado (IT)
  • lingva festivalo
  • lingvo-kurso de EO por komencantoj
  • lingvo-kurso de EO por progresantoj
  • lingvo-kurso pri la korea lingvo
  • pedagogia festivalo
  • literatura kafejo
  • nacia vespero
  • internacia vespero
  • artaj prezentoj
  • ekskursoj
  • prelegoj
  • prezento de Iberio, kie ILEI kunvenos en 2018
  • konkluda kunveno