Ŝirmrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtala ŝirmrelo je la meza vojborderostrio de aŭtoŝoseo

Ŝirmrelo estas bariero, kiu estas lokita flanke de vojoj, por preventi ke veturiloj forlasas la vojon en flanka direkto, renversiĝas aŭ trairas la mezan vojborderostrion. Pro ĉi tio la damaĝo al veturilo, ŝoforo kaj pasaĝeroj estas kiel eble plej multe limigita.

Ŝirmreloj estas ĝenerale uzataj sur aŭtoŝoseoj. Ili ankaŭ estas uzataj por gvidi la trafikon sur akcesoraj vojoj kaj en parkumejoj por protekto de konstruaĵoj, kradaĵoj, fostoj, maŝinoj kaj skafaldoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]