Historie, Ŝativo estis unu el la plej gravaj urboj de la Reĝlando de Valencio, konkurante eĉ kun Valencio kaj Orihuela, la aliaj du plej gravaj urboj de tiu epoko. Ĉi tie troviĝis la unua papermuelejo de Eŭropo (1151). Ĝi havis sian propran provincon antaŭ la teritoria dividiĝo de Hispanio en 1833. Nuntempe Ŝativo havas 29 363 loĝantojn (INE2008).