Ŝakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝaktoŝaĥto estas vertikala malplenaĵo uzata por speciala celo.[1]. Pli specife:

  • Ŝakto estas parto de minejo, vertikala puto en la tero kondukanta al la minaj galerioj.
  • Ŝakto estas vertikala puto, kiun oni boras en la tero por akiri nafton, akvon ktp.
  • Vertikala malplenaĵo sub strato, kiu donas aliron al la subtera parto de akvoproviza sistemo aŭ al subtera kloakokanala sistemo, nomatas ŝakto aŭ luko.
kovrilo de strata ŝakto
  • aerŝakto. Tia vertikala truo, lasita en la konstruo de ŝipo aŭ de mino, por ventoli la profundaĵon.
  • ruboŝakto. Vertikala truo, kun flanka aperturo sur ĉiu etaĝo de domo, tra kiu oni ĵetas la sakojn kun balaaĵoj aŭ rubaĵojn, kiuj tiel falas en kestojn, troviĝantajn en la kelo.

Laŭ Francisko Azorín ŝakto estas Puto por registri, aerumi, komuniki minon, kloakon.[2] Li indikas etimologion el la germana Schaft (tubeto).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. difino en Reta Vortaro
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
  3. Azorín, samloke.