Ŝablono-Diskuto:PliPri

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas iu diferenco inter {{PliPri}} kaj {{PliPriLaKategorio}}? --PAD 20:11, 11. Jan 2009 (UTC)

Almenaŭ laŭ la nuna stato la respondo estas: klare ne estas diferenco - la dua ŝablono nun nur estas alidirektilo al la unua. Sed la unua, do "PliPri", estas abunde uzata en vikipediaj kategorioj. Kaj ĝi sencas. Malfacilas do kompreni la proponon forigi la ŝablonon, per klarigo "Oni petas forigi ĉi tiun ŝablonon ĉar ordigŝlosilo montras la ĉefa artikolo". Mi tendencas forpreni la forigoproponon. Ĉu iu ajn komprenas kion volas esprimi la proponanto pri forigo? --ThomasPusch 00:00, 9 Dec. 2011 (UTC)

PS: En arkivo de proponoj pri forigendaj artikoloj (junio 2010) mi trovis la jenajn du komentojn:

Mi tesas forigi ĝin ĉar la ŝablono ne estas plu utila. Ĉefa(j) artikolo(j) estas aŭtomate rimarkigita(j) per ordigŝlosilo: en kategorio:Italio, la artikolo Italio enhavos [[Kategorio:Italio| ]]. Tiel la artikolo Italio estos montrita unuloke. Do, la ŝablono ne plu utilas, ĉar ĉefa(j) artikolo(j) enhavos spacon kiel ordigŝlosilo. --→ Airon 16:39, 6. Jun 2010 (UTC)

La ŝablono utilas por gvidi leganton pri kio estas la ĉefa artikolo pri iu temo. Ĉiuj kazoj ne estas tiel simplaj kiel en la menciita ekzemplo. Foje la titolo de la ĉefa artikolo ne estas evidente divenebla. Cetere temas pri normigo de kategoripaĝoj. Forigi plurcentfoje uzatan ŝablonon pro nesento de ties utilo estas grava malkonsekvenco. Arno Lagrange @ 14:47, 7. Jun 2010 (UTC)

La klarigo de Arno tute klaras, simple oni forgesis forpreni la ŝablonon pri forigo. Mi do nun forprenas ĝin. La ŝablono restu. ThomasPusch 00:05, 9 Dec. 2011 (UTC)

Vikidatumoj[redakti fonton]

Mi aldonis la ĉefartikolon el Vikidatumoj. Sed estas problemo kun malsamaj titolo de vikidatoj kaj titolo de vera ĉefartikolo. Mi ne scias kiel finfari tion. --LiMr (diskuto) 20:03, 20 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

... kaj kun multaj datoj, ekz. Kategorio:Artistoj --LiMr (diskuto) 16:47, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]