Ŝablono-Diskuto:InternaciaVikipedio/tabelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu-ĉi tabelo nun estas truke kaj lerte farita, tiel ke ĝi vere devus funkcii "aŭtomate". Tamen mirigas min, ke la rezulto nur en plej multaj kazoj de la grandaj vikipedioj (tiuj de pli ol 100 000 artikoloj) estas liniokomence montri ordigan numeron kun ligilo al artikolo pri la artikolo "X-lingva Vikipedio", sed tio iom mirige ne ĉiukaze funkcias, kvankam laŭ la nuntempa stato ĉiuj 41 plej grandaj vikipedioj havas propran e-lingvan priskriban artikolon: Ĉe mi laŭ nuna stato ne indikiĝas la lingvoj 36 Slovenlingva Vikipedio, 38 Kroatlingva Vikipedio, 39 Volapuklingva Vikipedio, 40 Varajlingva Vikipedio kaj 41 Estonlingva Vikipedio (nr-o 37 pri la Cebulingva Vikipedio, artikolo nur kreita antaŭhieraŭ, do la ĉi-tie "plej nova", jes ja havas internan ligilon, kaj ĉiuj lingvoj 1 ĝis 35 ankaŭ). Ĉu estas ajna ebla klarigo por tiu fenomeno? --ThomasPusch (diskuto) 06:31, 7 Feb. 2013 (UTC)

Necesas mencii la lingvojn pri kies vikipedioj ekzistas artikolo en {{Lingv/lingva Vikipedio}}; mi ĵus aldonis et, hr, sl, vo, war tien, kaj la tabelo nun estas en ordo. Alternativo estas
  • ĉu ĝisdatigi {{Lingv/lingva Vikipedio}} kiam iu artikolo estas kreita
  • ĉu forigi la ekzistokontrolon de la artikolo kaj estigi ĉu ruĝajn ĉu bluajn ligilojn

La respondeca instrukcio estas {{#ifeq:{{Lingv/lingva Vikipedio|{{{2}}}}}||{{{1}}}|[[{{Lingv/lingva Vikipedio|{{{2}}}}}|{{{1}}}]]}} en {{InternaciaVikipedio/linio}}. Se vi ŝanĝus ĝin al [[{{Lingv/lingva Vikipedio|{{{2}}}}}|{{{1}}}]] tiam aperus ligilo ĉu blua ĉu ruĝa laŭ ekzisto respektive neekzisto de la artikolo. --Arno Lagrange @ 11:43, 7 Feb. 2013 (UTC)