Ŝablono-Diskuto:Eŭropaj Esperanto-asocioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ĉu la regionaj organizaĵoj Kantabra Esperanto-Asocio, Kelta Esperanto-Ligo, PopolRusia Esperanto Movado kaj Nordportugala Grupo de Esperanto-Studado, pri kiuj ne estas vikipediaj artikoloj, vere meritas esti en la informkesto pri la plej gravaj Eŭropaj Esperanto-asocioj. Ĉu estas fidindaj skribaj fontoj, ke tiuj organizaĵoj entute ekzistas kaj aktivas??? Se jes, tiam facilus el tiuj fontoj krei artikoloĝermon. Se ne, tiam plifortiĝas la suspekto ke informkesta mencio de la kvar organizaĵoj aŭ neorganizaĵoj ne pravigeblas... Pri Kantabra Esperanto-Asocio almenaŭ estas vikipedia mencio en la artikolo pri Juan Antonio Madrazo Aranguren, ke ĝi fondiĝis en 1977. Krome estas subretejo pri ĝi en la retejo ipernity. La aliaj nomoj laŭ mia reta sondo en kaj ekster vikipedio nur aludas al tiu ĉi informkesto: tio neniel sufiĉas kiel referenco! Male: Laŭ la nuna stato la mencio de la tri aliaj nomoj povus esti simpla mistifiko. Pruvindas se la tri organizaĵoj tamen aktivas. Kaj Kantabra Esperanto-Asocio laŭ mi estu en la informkesto, se ĝi estas organize tute sendependa de Hispana Esperanto-Federacio: laŭ la jena listo de HEF (hispane) ĝi estas "grupo asociado", do suborganizaĵo, kaj ne ĉiu sekcio de HEF povas esti en la informkesto, alikaze la grupoj de HEF konsistigas du trionojn de la tuta kesto... ThomasPusch (diskuto) 03:03, 11 Mar. 2013 (UTC)

Provizore mi forprenas la kvar ruĝajn ligilojn de asociaj nomoj menciitaj en la diskutpaĝo. Se aperas bonaj argumentoj kial tamen necesus ĉi-tie elstarigi la kantabran asocion (kies regionan agadon mi tute estimas), aŭ aperas informoj pri la tamen-ekzisto de la tri aliaj organizaĵoj (nun aŭ pasintece), tre bonvenas reenmeto de la nomoj! ThomasPusch (diskuto) 03:21, 11 Mar. 2013 (UTC)

Aparte de tio, la listo ĝis nun ankaŭ en multaj aliaj rilatoj estis tre manka. Mi nun rapide enmetis tiom da landaj asocioj de UEA kaj landaj sekcioj de TEJO kiom mi spontane sukcesis ene de mallonga labora paŭzeto, sed eble ankaŭ nun ankoraŭ restas mankoj, plukontrolendaj. Cetere mi konstatis ke ankaŭ la paĝo Landa Asocio (de UEA) ĝis nun ne estis sen mankoj. Do, pro tempomanko mi ne persone garantias ke nun la listo vere plene kompletas! ThomasPusch (diskuto) 09:38, 11 Sep. 2013 (UTC)