Ŝablono-Diskuto:Avizo pri redaktado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Protekto de la dokumenta subpaĝo[redakti fonton]

Bv malprotektu la paĝon Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado (protektita per ReGex-filtrilo). Redaktu la paĝon MediaWiki:Titleblacklist kaj forigu la linion

Ŝablono:Avizo pri redaktado\/.* <noedit>

Taylor 49 (diskuto) 20:06, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Taylor 49:. Por kio vi bezonas malprotekton? - Amike Tlustulimu (diskuto) 05:31, 7 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
@User:Tlustulimu: Protekto nur permeseblas en specialaj pravigitaj cirkonstancoj, kaj la dokumentaĵo Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado tre probable ne kunportas tiaspecajn cirkonstancojn. Taylor 49 (diskuto) 13:26, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Tio ne estas respondo de mia demando. Tlustulimu (diskuto) 14:28, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kial ĝi estu protektita? La baza stato de vikiaj paĝoj estas sen protekto. Vikio estas retejo kiun ĉiuj povas redakti (kun certaj esceptoj kiujn necesas pravigi). Taylor 49 (diskuto) 16:11, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49, foje necesas montri iun tekston al ĉiuj, kiuj ekredaktas iun konkretan paĝon (ekzemple, kaze de longdaŭra kaj plurhoma redaktomilito aŭ alia konflikto inter anoj de diversaj opinioj necesas memorigi pri neŭtraleco, ktp). Se krei paĝon Ŝablono:Avizo pri redaktado/0/Artikolo kun iu teksto, ĉiu, kiu ekredaktas la artikolon Artikolo, vidos tiun tekston. Se forigi protekton (kion vi proponas), tiam krei kaj redakti tiajn paĝojn povos kiu ajn, en tiu nombro vandaloj. Mi ne trovis, kiel ĉe protekto de ĉiuj subpaĝoj de unu paĝo fari escepton for unu subpaĝo, kaj tial mi faris la dokumentaran subpaĝon preskaŭ malplena, kin ligilo al la paĝo Vikipedio:Avizo pri redaktado, kiu fakte plenumas la funkcion de dokumentara subpaĝo (se vi povas plibonigi ĝin, redaktu kun kuraĝo). Se vi opinias, ke necesas ŝanĝi kategoriojn de la ŝablono, bonvolu proponi ŝanĝon ĉi tie. Eble, vi deziras redakti ion alian en tiu paĝo; kion? La kolego Tlustulimu prave demandis vin pri tio, sed vi ignoris la demandon. Gamliel Fiŝkin 02:41, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Taylor 49 komence petis min simple malprotekti la avizan dokumentadon, en Uzanto-Diskuto:ThomasPusch#Tri petoj pri malprotekto, dua peto, kaj mi estis same hezitema kiel Tlustulimu kaj Gamliel nun, kaj ne simple plenumis la peton. Kontraŭe mi petis malfermi diskuton ĉi tie, kio okazis. Baze la hezito kontraŭ malprotekto laŭ mi tute pravigatas, kaj ĝustas la avertoj de Gamliel ke malprotekto estus invito ne al la fidinda uzanto Taylor, sed al iuj vandaloj, misuzi la enirpordon al multegaj aŭ ĉiuj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 08:56, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

@User:Tlustulimu @User:Gamliel Fishkin @User:ThomasPusch: Mi volas eltrovi kion la ŝablono faras, kiel ĝi funkcias, kiel ĝi estas vokata, ktp. kaj dokumenti tion. Mi volas ligi al Kategorio:Perskripte enplektataj ŝablonoj. La Ŝablono:Avizo pri redaktado nuntempe ne estas utile uzata (ne estas subpaĝoj), kaj la ŝablono ŝajne faras saman laboron kiel ŝablonoj en Kategorio:Perskripte enplektataj ŝablonoj. La fakto ke la dokumentaĵo estas protektita esta evidenta teknika fuŝo, tamen mi ĝisnune ne sukcesis trovi pli bonan ReGex-filtrilon kiu permesus la titolon "Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado". Mi proponas ŝanĝi la enhavon de "Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado" al

{{Vikipedio:Avizo pri redaktado}}<!-- pro teknikaj kaŭzoj ne eblas malprotekti titolon "Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado" -->

Ĉiuokaze, administranto rajtas redakti la malfeliĉan titolon, tamen tiu ricevos atentigon ke temas pri protektita titolo, kaj konsileton per kio ĝi estas protektita. Krom tio, mi nun suspektas ke la ŝablono fakte estas ofte vokata (kaj do estas ebla enirpordo por fiuloj ...), kvankam ĝi nenion utilan faras. Taylor 49 (diskuto) 12:17, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Bone, mi komprenas nenion pri tiu ŝablono, ne sukcesas vidi kiom ofte ĝi estas vokata, kaj fakte ankoraŭ ne povas juĝi ĉu ion aŭ kion ĝi faras. Tial estas en ordo ke Taylor volas ekscii pli pri ĝi. Sed ĝuste pro mia nescio mi ne ŝanĝas mian skeptikon. Laŭ mi estas en ordo ŝanĝi la enhavon de "Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado" al indiko pri Vikipedio:Avizo pri redaktado kaj noto ke pro teknikaj kaŭzoj ne eblas malprotekti titolon "Ŝablono:Avizo pri redaktado/dokumentado" (ankaŭ sen kaŝiga < !-- -- >). La angla ŝablona dokumentado malkaŝas This template is used in system messages, and on approximately 17 000 pages. Tio estas relative konkreta nombro. Ĉu entute la esperanta ŝablono nuntempe estas praktike en uzo ie ajn? La ilo "ligiloj ĉi tien" ne montras ion bonan respondon pri tio, nur indikas 22 tutvikiajn aĵojn "MediaWiki:Editnotice...", kiuj ĉiuj ŝajnas malplenaj... ThomasPusch (diskuto) 13:35, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne plu petas (daŭran) malprotekton, sed nur (drastan) redakton. Laŭ mia prijuĝo ĝi nuntempe tute ne utilas, ĉar atenditaj subpaĝoj ne ekzistas. Do estas demando ĉu oni volas havi la sistemon, aŭ oni forigu ĝin (tiam necesus forigi aŭ malplenigi la "22 tutvikiajn aĵojn"). Alternative, ĉu eblus malprotekti la paĝaron por du horoj, tiel ke mi povas testi ĉu kaj kiel ĝi funkcias, kaj povus utili? Taylor 49 (diskuto) 13:46, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aplikis la proponon el Vikipedio:Avizo pri redaktado pri subpaĝo de uzanto kaj testis la aperon de mesaĝo. Ĉio funkcias simile kiel ĉe la mesaĝo aranĝita antaŭ kelkaj tagoj en la kalendaraj artikoloj. Do, se nun iu emas redakti mian uzantopaĝon, supre aperas nova mesaĝo. Tlustulimu (diskuto) 16:26, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus trovis MediaWiki:Titlewhitelist. Se mi ĝuste komprenas, ĝi ebligas, ke eblas redakti la dokumentadon. Tlustulimu (diskuto) 16:38, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis la dokumentadon. Kiam mi ekredaktis, aperis supre ial anglalingva mesaĝo, ke nur administrantoj kaj uzantoj kun certa trajto rajtas redakti tian paĝon. Do, mi ne scias, kiel la du MediaWiki-paĝoj interagas unu kun alia. Ĉu eble iu alia? Tlustulimu (diskuto) 16:52, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Provu malfari tion. Taylor 49 (diskuto) 17:15, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Se mi ĝuste memoras, ambaŭ versioj ne kreis escepton (mi eksperimentis; vi povas vidi la historion). Sed kiun problemon vi vidas en neredaktebleco de unu paĝo? Jes, Vikipedio estas enciklopedio redaktebla por ĉiuj, sed tiu paĝo ne estas enciklopedia artikolo, ĝi estas nur serva paĝo. Gamliel Fiŝkin 17:34, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ "servaj paĝoj" (kategorioj, ŝablonoj, moduloj, ...) foje bezonas redaktadon. Se vi ne sukcesas difini la escepton, ĉu vi enmas forigi aŭ almenaŭ malplenigi la paĝon MediaWiki:Titlewhitelist, kaj efektigivi la supran proponon? Taylor 49 (diskuto) 17:40, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]