Ŝablono-Diskuto:Apartigilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tajpu[redakti fonton]

{{Apartigilo}}

kaj vidu[redakti fonton]

Vortumado[redakti fonton]

  • Nun
  1. Special:Whatlinkshere/Vikipedio:Apartigiloj
  2. Special:Whatlinkshere/Ŝablono:Apartigilo
  3. Kategorio:Apartigiloj
  • montras pli malpli la samajn titolojn.


  • Tamen la vortumado estas plibonigenda. Kiu povas disdividi la diversajn tipojn kaj listigi ilin ĉi tie por ĝenerala uzu.
  • Plibonigenda estas kelkloke ankaŭ la strukturo ktp.
  • Amike salutas Gangleri | Dh | D 23:11, 9. Mar 2005 (UTC)


"Ĝi distingas inter pluraj signifoj de vorto, esprimo aŭ nomo por eviti ambiguecon."

Vere ne necesas la vortoj por eviti ambiguecon (=plursignifecon!); ili ja nur ripetas la antaue diritan. Montanesko 07:34, 10. Mar 2005 (UTC)

Mi eĉ pledas plisimpligi la tutan tekston; ekzemple tiel:
Elektu el la sekvaj signifoj! Bonvolu se necese precizigi la ligon per kiu vi alvenis!
Kion vi opinias? Montanesko 08:03, 10. Mar 2005 (UTC)

Kial ne simple tiel:
»La vorto kiun vi entajpis havas plurajn signifojn.
Bonvolu alklaki/elekti unu el ili« 
aŭ:
»La titolo de ĉi tiu artikolo havas plurajn signifojn.
Bonvolu por precizigi alklaki/elekti unu el ili«
alklaki/elekti: mi skribis tion, ĉar ne ĉiuj uzas muson.
--Sagitario 13:56, 10. Mar 2005 (UTC)

Saluton Sagitario!

  1. Pri via propono: mi kredas, ke sufiĉas elekti ĉar alklakante oni ja ankaŭ elektas.
  2. La duan parton de la mesaĝo vi forlasis. En la aktuala versio ĝi tekstas jene: Se vi atingis ĉi tiun paĝon per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon al la ĝuste celita paĝo.. (Se tiu peto ŝajnas al vi pli klara, tiam mia supra provo faciligi la komprenon per malpli longa frazo montriĝis malsukcesa...sed sukceso estas eltrovi tion) Temas tutsimple pri peto reiri al artikolo, kie oni parolas ekzemple pri la rivero Elbo kaj ŝanĝi la ligon; Elbo >[[Elbo (rivero)|]]< ŝparas la vojon trans la "apartigilo".

Montanesko

Vikipedio:Apartigiloj
Vikipedio:Apartigiloj
La bildo estis ŝanĝata surbaze de unusemajna voĉdonado ĉe de:Bild Diskussion:Logo Begriffsklärung.png#Which disambiguation image do you like most? cele de uzado de sama(j)n dosiero(j)n ĉirilate. Mi ne certas ĉu la "decido" validas ĉi tie. Ne hezitu demandi. Amike Gangleri | Dh | D 05:19, 22. Mar 2005 (UTC)

La ĵusajn redaktojn de PT mi opinias pli malklarigo ol plibonigo: senbezone ŝvelis plej simpla gvido al la leganto, provizite per frazo lingve dubinda kaj laŭ signifo obskura ("iu ligilo, kiu havus ĝuste direkti al...", "vi korektos tiel, por ke ĝi konduku..."). Jam la ĉeeston de la admono korekti iujn ligojn mi trovas tute superflua, eĉ malutila: povas esti tre utile kondukiĝi al apartigila paĝo kaj tiel ekkonscii pri aliaj signifoj de seĉata vorto. Krome, la artikolojn ni verkas por la legantoj de Vikipedio, ne kiel ian babiladon inter vikipediistoj. Se entute estas bezonata ĉi tiu ŝablono, tute sufiĉas kaj plej trafas la celon tre simpla, eĉ lapidara teksto, ekz. "Jen listo de artikoloj, kiuj titole similas. Bonvolu elekti el la ĉi-apudaj." Ankaŭ la ĉi-supra propono de Sagitario estas tute bona: "La vorto kiun vi entajpis havas plurajn signifojn. Bonvolu elekti unu el ili". Eble mi ankoraŭ provu tian ŝanĝon por vidi, ĉu mia korekto bonŝancas. --Surfo 09:55, 1. Okt 2006 (UTC)

Mi ne scias, kio estas malklara en tiu ĉi nova teksto en la ŝablono. --Petr Tomasovsky 11:59, 1. Okt 2006 (UTC)
Mi vidas, ke vi ne scias tion, nek komprenas la superecon de klara konciza formulado nek la esencan nebezonatecon de admonoj al eventuala leganto. --Surfo 13:34, 1. Okt 2006 (UTC)
Surfo, ne ĉiuj estas tiel saĝaj kiel vi. --Petr Tomasovsky 14:36, 1. Okt 2006 (UTC)
Mi restarigis malnovan tekston kontraŭ ekstremaj, ni atendu la disvolviĝon de la diskuto por pridecidi. Cetere, mi konsentas kun Surfo... Ju pli da vortoj, des pli pigrige. Raoni Sousa 14:41, 1. Okt 2006 (UTC)
Mi volis helpi eo-vikipeidion, sed mi vidas, ke ĝi estas celata nur por inĝenieroj, diplomatoj, prezidantoj ks. Nur tiuj scias, kion oni faru en artikoloj kun vortoj, kiu celas (aŭ ligas) al apartigiloj. Sed tiuj ĉi uzantoj tamen ne korektas ligilojn. Simpla uzanto (aŭ novulo) ne havas ŝancon kompreni, por kio servas apartigiloj. Ne nur por apartigi paĝojn kun la sama nomo, sed ankaŭ korekti ligilojn en paĝoj, kiuj alie celus al apartigiloj. Ne ĉiuj komprenas tion. Mi uzos titolon de tiu ĉi sekcio kaj diros: Ho ve la simpleco! --Petr Tomasovsky 14:52, 1. Okt 2006 (UTC)

  • Would you add this interwiki, please [[arz:قالب:توضيح]]. --Mahmudmasri 21:15, 1. Jun 2009 (UTC)