Ĵongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵongo en Brazilo.
Vovó Maria Joana Rezadeira parolas pri ĵongo en intervjuo por la "Art Programo de Al al Z", de TV Educativa. Bildo de Fundação Centro Brasileiro de TV Educativa.

Ĵongo (portugale: jongo) estas tradicia brazila danco- kaj muzikostilo laŭ 6/8-a takto, ankaŭ konata je la nomo Caxambu. Ĝi originas en Afriko, eble en Angolo.Ĵongon dancas viroj kaj virinoj duope. Ĝi venis al Brazilo dum la epoko de sklavoj. Multaj el ĝiaj temoj estas ludoj kun ĵargono mokanta la sklavigantojn.

Ĵongo apartenas al la antaŭuloj de sambo, kiu tiun ĉi plejparte flankenŝovis. Ankoraŭ ekzistas malmultaj tradiciaj grupoj, kiuj muzikas kaj dancas ĝin, ĉiuj en la federacieroj Rio-de-Ĵanejrio, San-Paŭlo, Espirito-Santo kaj Minas-Ĝerajso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carneiro, Edison. “Samba de umbigada.” In: Folguedos Tradicionais. Rio-de-Ĵanejro: Funarte/INF, 1982 [1961].
  • Dias, Paulo. “A outra festa negra.” En: István Jancsó & Iris Kantor (orgs.) Festa: cultura e sociabilidade na América Portuguesa. San-Paŭlo: Hucitec/Edusp/Fapesp/Imprensa Oficial, 2001.
  • Pacheco, Gustavo. “Jongos.” En: Colin Palmer (ed.) Encyclopedia of African-American Culture and History: The Black Experience in the Americas. Novjorko: Macmillan, 2005.
  • Ribeiro, Maria de Lourdes Borges Ribeiro. O Jongo. Rio-de-Ĵanejro: Funarte, 1984.
  • Stein, Stanley J. Vassouras, a Brazilian Coffee County, 1850-1900. Princeton: Princeton University Press, 1986.