Ĝenerala Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerala Konferenco estas monda konferenco de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj okazanta en aprilo kaj oktobro, kie membroj kunvenas dum du horoj por aŭskulti la instruon de la ekleziaj gvidantoj. Ĝenerale, la membroj de la eklezio ĉeestas kvar sesiojn (sabate matene kaj posttagmeze, dimanĉe matene kaj posttagmeze) kaj suplementaj sesioj okazas por viroj posedantoj de la Sacerdoteco (sabate vespere) kaj virinoj de la Societo de Helpo (en oktobro, la antaŭa sabato vespere) kaj la Fraŭlinoj (en aprilo, la antaŭa sabato vespere). Ĝenerala Konferenco estas elsendita de la Konferencejo en Sallagurbo, Utaho, satelite, radie, televide, kaj interrete por pliigi konferencan partoprenon.